Ateliero pri frazeologia tradukado

Daŭro
ĝis
Loko

Chemin des Postiers 27, La Chaux-de-Fonds 2300, Svislando

Daŭrigante la tradicion de la kursoj pri beletra tradukarto, d-ino Perla Martinelli gvidos atelieron pri frazeologia tradukado. Temas pri larĝigo de la studo kaj uzo de la Esperanta Proverbaro, sed ne limigita al paremiologia intereso. Ni alfrontos konkrete frazojn oftajn en multaj lingvoj, parole kaj skribe, sed subite mankantajn en esperanto, aŭ mistradukitajn. Ekzemple: Last but not least; Tizio, Caio e Sempronio (Fulano, Mengano y Zutano; Every Tom, Dick and Harry; ktp). Venu kun kolekto da frazoj kies traduko vin turmentas/is!
 

Dato: 13-19 aŭgusto 2025

Docento: Perla Martinelli

 

LISTO DE ALIĜINTOJ

– Giorgio Silfer — itala