Kooperativo de Literatura Foiro
Kooperativa societo registrita en Svislando, fondita en Ĉaŭdefono la 30an de majo 1980 fare de dekkelkaj intelektuloj el Svislando, Italio, Finnlando, Belgio, al kiuj baldaŭ aliĝis pliaj el Francio, Hungario, Katalunio, Bulgario, Svedio kaj aliaj, ĝis la hodiaŭa konsisto de kvardeko da individuaj kaj tri kolektivaj membroj (Esperanta PEN-Centro, Itala Interlingvistika Centro kaj Kataluna Esperanto-Asocio). En LF-koop rajtas membri la kunlaborantoj de la kooperativo mem kaj la abonantoj de Literatura Foiro, ĝia organo. Ekde 2005 rajtas aĉeti kooperativan akcion (kiu atestas la membrecon) ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon.
La jura sidejo ĉiam estis en Ĉaŭdefono, la organiza migris al Ĝenevo (1982-1984), Lombardio (svisa kaj itala, 1984-1999) kaj Ĉaŭdefono ekde 2000. La kooperativon prezidis Tazio Carlevaro (1980-1985), Giorgio Silfer (1986-1995) kaj Marc Hiltbrand (1996 ĝis nun). La plej longdaŭra membro de la Administra Komitato (KALiFo) estis David Buhlmann (1983-2002).